András Dugonics
Aspekto
András Dugonics | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1740 en Szeged | |
Morto | 25-an de julio 1818 (77-jaraĝa) en Szeged | |
Tombo | Dugonics Cemetery (en) , V/B-9/a-ll vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto universitata instruisto dramaturgo matematikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
András Dugonics [andrAŝ dugoniĉ], hungare Dugonics András, kroate Andrija Dugonić estis hungara-kroata verkisto, pastro, instruisto kaj profesoro.
András Dugonics naskiĝis la 17-an de oktobro 1740 en Szeged. Li mortis la 25-an de julio 1818 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Dugonics frekventis eminente lernejojn en diversaj urboj. En 1756 li iĝis ordena pastro kaj baldaŭe li instruis en diversaj lernejoj de Transilvanio. En 1773 la jezuitoj ne plu rajtis funkcii, tial Dugonics komencis instrui matematikon en Reĝa Universitato de Nagyszombat, li estis rektoro en 1787 jam en Pest (urbo), ĉar la menciita universitato jam translokiĝis al Pest. En 1808 li kvazaŭ emeritiĝis kaj reiris al Szeged.
Verkoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- A tudákoságnak két könyvei, ... (Du libroj de scio, ...) lernolibro pri algebro kaj geometrio, 1784, reeldono en 1798, nepre estas menciinda la pura hungara teksto
- Ulyssesnek, ama hires és nevezetes görög királynak csudálatos történetei 1780
- A tudákosságnak III. és IV. könyve ... (3-a kaj 4-a libro de scio ...), lernolibro pri trigonometrio, 1798
- Etelka, ... ("Etelka"), la unua hungarlingva romano, 1788, reeldonoj en 1789 kaj 1805
- Az arany pereczek ..." (Oraj ĉirkaŭmanoj ...) familia romano, 1790 kaj 1800
- Jeles történetek, ... (Elstaraj historioj ...), historiaj teatraĵoj 1794
- Gyöngyösi István költeményes maradványai (Poeziaj postrestaĵoj de István Gyöngyösi), 1796
- Római történetek. (Romianaj historioj), 1800
- Szittyai történetek (Skitaj historioj), historia studo de la komenco ĝis 896, 1806–08
- Nevezetes hadi-vezérek (Famaj militestroj), biografioj, 1817
- Magyar példabeszédek és jeles mondások (Hungara frazeologio), 1820, reeldono en 2009
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- skulptaĵo kaj placo en Szeged
- Societo Dugonics
- gimnazio en Szeged
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio