Angel (filmo, 1937)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angel
filmo
Originala titolo Angel
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1937, 27 okt. 1937, 5 nov. 1937
Ĝenro amafera filmo, komedia filmo, filma dramo
Kameraado Charles Lang
Reĝisoro(j) Ernst Lubitsch
Produktisto(j) Ernst Lubitsch
Scenaro Samson Raphaelson • Frederick Lonsdale
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Friedrich Hollaender
Rolantoj Marlene Dietrich • Herbert Marshall • Melvyn Douglas • Edward Everett Horton • Laura Hope Crews • Herbert Mundin • Ernest Cossart • Gino Corrado • Ivan Lebedeff • Leonard Carey • Lionel Pape • Michael Visaroff • Jimmy Finlayson • Louise Carter • Dennie Moore
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Angel estas usona komedi-drama filmo de 1937 fare de Paramount Pictures. Ĝi estis produktorita kaj reĝisorita de Ernst Lubitsch el scenaro de Samson Raphaelson kaj Frederick Lonsdale, adaptita de Guy Bolton kaj Russell Medcraft el la teatraĵo Angyal de Menyhért Lengyel. La muziko estis de Frederick Hollander, Werner R. Heymann kaj John Leipold kun aldona muziko de Gioacchino Rossini el La barbiro de Sevilo. La kinfotarto estis de Charles Lang kaj la vestaro estas de Travis Banton.[1][2][3]

En la filmo stelulis Marlene Dietrich, Herbert Marshall kaj Melvyn Douglas kun Edward Everett Horton, Laura Hope Crews kaj Herbert Mundin.

La agado okazas en la epoko antaŭ la Dua Mondmilito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Angel (1937)". Amazon. Alirita la 2an de junio 2019.
  2. "Angel (Ernst Lubitsch, 1937)". World Press. Alirita la 2an de junio 2019.
  3. "Angel (1937)". Turner Classic Movies. Alirita la 30an de novembro 2013.