Saltu al enhavo

Anglo-Hinda

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En sia plej ĝenerala signifo Anglo-Hinda temas pri iu perceptebla aŭ neperceptebla afero kun ambaŭ la Angla kaj Hinda deveno aŭ heredaĵo. En la Okcidento la termino Anglo-Hinda estas foje uzita pli larĝe por paroli pri homoj kiuj havas miksitan Hindan kaj Anglan genealogion.

Etna grupo

[redakti | redakti fonton]

La termino estis ankaŭ foje uzita en komuna ĵargono en Britio dum la kolonia periodo, kaj temis pri tiuj ( kiel Rudyard Kipling kaj George Orwell) kiuj estis de Brita deveno, sed estis naskiĝinta en Barato. Hodiaŭ[kiam?] la Anglo-Hinda komunumo en sia konvena signifo estas statistike tre malgranda malplimulto (0.00018%-0.00036% de la totala loĝantaro en Barato) devenante de Barato, kiu konsistas el homoj de miksita Brita kaj Hinda genealogio kies denaska lingvo estas la angla.

Notu bone : Oni ne konfuzu la jenajn terminojn : "hindo" (civitano de Hindio aŭ Barato), "hinda" (rilata al hindoj), kaj "Hindia" (unu el la lingvoj parolata en Barato, kiu estas unu el la oficialaj lingvoj de la federacio)