Animaniacs
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Animaniacs angle.
Animaniacs | |
---|---|
animacia televida serio | |
Originala titolo | Animaniacs |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | komedia televidserio, musical, porinfana televida serio |
Muziko de | Richard Stone |
Amplekso | |
Sezonoj | 5 |
Epizodoj | 99 |
Daŭro sen reklamoj | 22 |
Elsendo | |
Elsendita | 8 jan. 1993, 13 sep. 1993 – 14 nov. 1998 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Steven Spielberg prezentas Animaniacs aŭ Animaniacs (anemej'niakz) estas usona animacia televida programo distribuita de Warner Bros. Television kaj produktita de Amblin Entertainment kaj Warner Bros. Animation. Animaniacs estis la dua animacia programo produktita per la kunlaboro de Steven Spielberg kaj Warner Bros. Animation dum la animacia renasko de la malfrua 1980-a kaj frua 1990-a jardekoj. La unua, Tiny Toon Adventures, sukcese atraktis multe da kaj infanoj kaj plenkreskuloj. La verkintoj kaj animaciintoj de Animaniacs, sub ĉefproduktoro Tom Ruegger, uzis la sperton gajnitan de antaŭaj programoj por krei novajn animaciulojn stile de Chuck Jones kaj Tex Avery.