Animaniacs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Animaniacs en la angla Vikipedio.

Steven Spielberg prezentas AnimaniacsAnimaniacs (anemej'niakz) estas usona animacia televida programo distribuita de Warner Bros. Television kaj produktita de Amblin Entertainment kaj Warner Bros. Animation. Animaniacs estis la dua animacia programo produktita per la kunlaboro de Steven Spielberg kaj Warner Bros. Animation dum la animacia renasko de la malfrua 1980-a kaj frua 1990-a jardekoj. La unua, Tiny Toon Adventures, sukcese atraktis multe da kaj infanoj kaj plenkreskuloj. La verkintoj kaj animaciintoj de Animaniacs, sub ĉefproduktoro Tom Ruegger, uzis la sperton gajnitan de antaŭaj programoj por krei novajn animaciulojn stile de Chuck Jones kaj Tex Avery.