Aninoasa (Covasna)
Aspekto
Aninoasa (hungare Egerpatak, germane Erlenbach[1]) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Sfântu Gheorghe. Ĝi apartenas administre al Reci.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 505 loĝantojn (hungaroj), en 1992 414 (98% hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estas en 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario respektive de 1940 ĝis 1944 al la respubliko Hungario kaj estis parto de la departemento Háromszék.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Renomaj homoj
[redakti | redakti fonton]- Ilona Fehérvári (13-an de julio 1953) tekstilartistino.