Anna Zeitler Ráczné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Zeitler Ráczné
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1920 (1920-04-10) (104-jaraĝa)
en Ruda-Brad
Alma mater Q1165176 • "King Ferdinand I" University • Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

ZEITLER RÁCZNÉ Anna (ra:c:ne: cajtler) estas rumanuja germana lingvistino, metodologia fakverkistino: Ruda (Ghelari), *10-a de aprilo 1920.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Zeitler studis en Sibio en monaĥineja Sankta Ursula Knabingimnazio (1931-35) kaj en Kluĵo en Marianum Knabingimnazio (1935-39); Ŝi havigis diplomon de instruisto pri germana-franca lingvoj en la Universitato Ferdinand la 1-a, respektive en la Universitato Ferenc József (1944). Inter 1948 kaj 1956 ŝi estis mezlernaj instruistino, ekde 1956 ĝis ŝia pensiuliĝo en 1975 ŝi estis asistantino en la Universitato Bolyai, respektive en la Universitato Babeş-Bolyai en la metodologia katedro, respektive en la Muzika Altlernejo Gheorghe Dima kaj en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu, fine en diversaj mezlernejoj de Kluĵo. Ŝia unua laboraĵo estis la bibliografio Archiv des Vereins für Siebenbürgische Landeskunde (1843-1944). Ŝia doktora disertacio temas pri la mondkoncepto de Ina Seidel (Ina Seidels Weltanschauung und künstlerische Ausdruckformen in ihrem Werk, (1945)). Ŝi estis la aŭtorino, respektive kunulaŭtorino de pluraj universitataj lernolibroj kaj metodologiaj libroj pri germana lingvo. Inter 1957 kaj 1968 la bukareŝta lernolibroeldonejo aperigis 13 germanlingva reverkitajn lernolibrojn por hungarlingvaj lernejoj, kiujn redaktis Anna Ráczné Zeitler.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lesestücke für deutsche Sprachübungen. Kv. 1956 (litografált);
  • Texte de specialitate pentru studenţii Institutului de Arte Plastice Ion Andreescu. Kv. 1960 (litografált);
  • Die Metodik der deutschen Sprache als Fremdsprache in der Mittelschulen. Kv. 1960;
  • Texte de specialitate pentru studenţii Conservatorului de muzică Gh. Dima. Kv. 1961 (manuaskripto);
  • Limba germană. Vol. II. Texte de specialitate arte plastice, muzică, teatru, film. 1968 (kunulaŭtoro);
  • A Bolyai Tudományegyetem német tanszéke. Kv. 1999.