Ansbaĥo (princlando)
La landeto Brandenburgo-Ansbaĥo aŭ Ansbaĥo (germane Markgrafschaft Brandenburg-Ansbach aŭ Fürstentum Ansbach) estis libera princlando (aŭ pli precize margraflando) kadre de la Sankta Roma Imperio. Ĝia centro kaj ĉefurbo estis Ansbach Ĝi ekkreiĝis en 1398, kaj daŭris ĝis 1791, kiam la margrafo vendis ĝin al la reĝo de Prusio. Prusio formale aneksis ĝin la 28-an de januaro, 1792.
Princoj kaj Margrafoj de Ansbaĥo
- 1398: Frederiko VI, Burggrafo de Nurembergo (ekde 1415 ankaŭ Elektoro de Brandenburgo)
- 1440: Alberto Aĥilo (ekde 1470 ankaŭ Elektoro de Brandenburgo)
- 1486: Frederiko I, patro de duko Albreĥto de Prusio
- 1515: Georgo la Pia
- 1543: Georgo Frederiko I
- 1603: Joaĥimo Ernesto
- 1625: Frederiko II
- 1634: Alberto II
- 1667: Johano Frederiko, patro de Karolino de Brandenburgo-Ansbaĥo
- 1686: Kristano Alberto
- 1692: Georgo Frederiko II la Juna
- 1703: Vilhelmo Frederiko (n. antaŭ 1686–m. 1723)
- 1723: Karolo Vilhelmo Frederiko (1712–1757)
- 1757: Kristano Frederiko (ĝis 1791)
Eksteraj ligiloj
- German States to 1918, A–E ĉe WorldStatesmen.org
- House of Hohenzollern (1 of 2) ĉe Genealogy.eu
- House of Hohenzollern (2 of 2) ĉe Genealogy.eu
- Ansbach and Bayreuth ĉe Tacitus Historical Atlas