Antártida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antártida
filmo
Originala titolo Antártida
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 8 sep. 1995
Ĝenro filma dramo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Manuel Huerga
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Francisco Casavella
Muziko de John Cale
Rolantoj John Cale • Ariadna Gil • Carlos Fuentes • Cristina Hoyos • Francis Lorenzo • Ángel de Andrés López • Juana Ginzo • Walter Vidarte
Honorigoj Goya Award for Best Cinematography
IMDb
vdr

Antártida (Antarkto) estas hispana filmo de 1995 reĝisorita de Manuel Huerga, kaj ĉefrolulita de Carlos Fuentes, Francis Lorenzo, Cristina Hoyos kaj Ariadna Gil. Ĝi ricevis la Goya-premion al la plej bona fotarto (Javier Aguirresarobe).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

María, eks-kantistino, eks-muzikstelulino de rok-grupo kaj maniulino pro heroino ĵus perdis sian koramikon pro trodozo. Li estas detruita kaj senmotivigita. Proksima al la totala ruiniĝo ŝi ekkonas Rafa, pli juna ol ŝi kaj kun klaraj ideoj. Konvinkinte María, ili ŝtelas heroinŝarĝon. Kredinte, ke temas pri nur kelkaj gramoj, ili malkovras, ke estas naŭ kilogramoj. Kompreneble la posedanto de la drogo, nome Velasco, ne prifajfas kaj ekde tiam la problemoj malboniĝas por María kaj Rafa kiuj videblas ene de kruela persekutado fare de la mafiuloj kiuj deziras rekuperi sian varon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ariadna Gil ... María
  • Carlos Fuentes - Rafa
  • Francis Lorenzo - inspektisto
  • Cristina Hoyos - trinkejposedantino
  • John Cale - Cale
  • Ángel de Andrés López - bravulaĉo
  • Juana Ginzo - avino
  • José Manuel Lorenzo - Velasco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antártida (película) en la hispana Vikipedio.