Antau-Projecto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Antau-Projecto estas esperantida pazigrafio, tre verŝajne fikcia, proponita de fama franca desegnisto Jean Effel (ps. de François Lejeune) (1908-1982) en 1968. Ĝia rilato al Esperanto ne estas facile komprenebla kaj oni klasifikas ĝin kiel esperantidon nur laŭ deklaro de aŭtoro. La proponitaj simboloj estas tute ne lingvaj, sed piktografiaj. La projekto estas bazata sur numeroj, sur signoj matematikaj kaj sur aliaj simboloj konataj internacie.

Kvankam la projekto aperas kun iom esperanteca nomo "Antau-Projecto" en kelkaj listoj de planlingvoj, tiu nomo ne aperas en titolo de la propona verko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Effel, Jean, Avant-projet pour une écriture universelle. Texte de présentation de Michel Lejeune et Louis Bazin [Illustrations de l'auteur.], Paris, l'auteur, 1, rue Bonaparte, 1968. 40 p. illus. 27 cm.