Anti-Taŭruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anti-Taŭruso
montara sistemo
supermara alteco

3 080 m

Geografia situo 37° 48′ N, 35° 14′ O (mapo)37.807635.2337Koordinatoj: 37° 48′ N, 35° 14′ O (mapo) f4
Anti-Taŭruso (Turkio)
Anti-Taŭruso (Turkio)
DEC
Anti-Taŭruso
Anti-Taŭruso
Situo de Anti-Taŭruso
Map
Anti-Taŭruso
vdr

Anti-Taŭruso laŭ la greka vorto Αντίταυρος kaj la latinigita nomo Anti-Taurus, en la turka lingvo Aladağlar signife "koloraj montoj", estas la plej alta parto de la montaro Taŭruso en Turkio. La montoĉeno kuŝas en la regionoj de Centra Anatolio kaj la Mediteraneaj turkaj provincoj Niğde, Kayseri kaj Adana. Ties plej alta montopinto troviĝas sudoriente de la urbo Niğde. Anti-Taŭruso iĝis nacia parko en 1995.

plej alta montopinto Demirkazık

La plej alta montopinto kun 3.756 m de alto nun turke nomatas Demirkazık. Aliaj montopintoj estas Küçük (malpli granda) Demirkazık (3.400 m), Kaldı de 3.734 m, Kızılkaya (3.725 m), Direktaş (3.510 m) kaj Karanfil Dağ (3.059 m). La norda parto estas riĉa je akvo, kaj estas formita de mildaj montoĉenoj nomita «nigra Aladağlar». La norda parto estas pli seka kaj nomita «blanka Aladağlar».

En la antikva epoko la montaro dividis la regnon Kilikio sude kaj la Hititan Imperion norde, respektive ekde la 1-a jarcento antaŭ nia erao la intertempe romian Kilikion sude kaj la romiajn provincojn Galatia nordokcidente kaj Cappadocia nordoriente.

37° 49′ 0.12″ N 35° 10′ 0.12″ O / 37.8167000 °N, 35.1667000 °O / 37.8167000; 35.1667000 (mapo)