Antifonaro
La antifonaro (de la voĉo antifono, refreno de la psalmo ĉantata), estas katolika liturgia libro en kiu kolektiĝas la Liturgio de la horoj (aŭ Kanonaj horoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj antifonaroj resuriras al la epoko de papo Gregorio la Granda, nome al la 6-a jarcento. La reformoj enigitaj de Pio la 5-a en la 16-a jarcento konstituas la lastan rimarkindan rearanĝon de iliaj komponaĵoj.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Psalmaro
[redakti | redakti fonton]La Psalmaro ĉi-kaze estas la semajna ordinariumo de la “dia ofico”. En ĝi enteniĝas precipe:
- la himno ĉantata komence de la preĝo (kiu povas ŝanĝi laŭ la liturgia tempo);
- la psalmoj (kaj bibliaj ĉantoj) recitotaj en la sinsekvaj “kanonaj horoj” kun la antaŭaj antifonoj praktike ĉiam ĉerpitaj el la psalmoj mem;
- en ĝi troviĝas ankaŭ la kapitulo (malgranda legaĵo) kaj mallonga responsorio.
Propro
[redakti | redakti fonton]Same kiel en la Meslibro, la propro (aŭ propraĵo aŭ malkomuno) de la tago varias laŭ la Temporalo, Sanktulrita periodo (sanktoralo) kaj Komuno (aŭ nepropro).
- Ili kutime antaŭas la Magnificat kaj Benedictus;
- La propro de Sanktoralo kutime limiĝas al preĝo aludanta al la sanktulo(j) festita(j).
- Por la proproj plej rimarkitaj, oni disponas je kvin antifonoj, ĉanteblaj en ĉiu “horoj” de la tago”.
Komunaj tonoj
[redakti | redakti fonton]La komunaj tonoj de la “horaj” ĉantoj signas precipe la tonojn de la melodioj por la psalmoj
Malsamoj inter la antifonaro kaj Breviero
[redakti | redakti fonton]- La antifonaro entenas la erojn ĉanteblajn de la “dia ofico” notitajn per neŭma notacio
- Ĝi ne entenas kromajn erpojn de la Breviero
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Katolikaj enciklopedioj:
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]| commons = Category:Antiphonaries
- un Antifinaro de 1911
- Transcription de tous les répons de l’office de nuit du manuscrit de Hartker sur Gregofacsimil àààààà