Antireligioznik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
''Antireligioznik''
Antireligioznik
Antireligioznik
revuo

Lando Sovetio
Urbo Moskvo
Redaktisto Jemeljan Jaroslavskij
Establodato 1926
Politiko/
Ideologio

Ateista

Ĉesigita publikado 1941

vdr

Antireligioznik (ruse «Антирелигиозник» ― Kontraŭreligiulo) estis monata revuo de ateisma direkto, eldonaĵo de la Centra Konsilio de la Unuiĝo de Batalantaj Sendiuloj de Sovetunio. Ĝin eldonadis la ŝtata eldonejo de la kontraŭreligia literaturo ekde 1926 ĝis 1941. La redaktoro estis Jemeljan Jaroslavskij (M. Gubelman).

Antireligioznik okupiĝis pri la priskribo de sperto de la Unuiĝo de Batalantaj Sendiuloj, en ĝi aperadis artikoloj pri historio de religioj kaj ateismo, estis propagandata la scienca ateismo kaj estis prilaborataj problemoj de la kritiko de religioj el la marksisma vidpunkto. La revuo nomiĝis scienc-metoda kaj prilaboris ideologiajn bazojn de la amasa ateisma propagando, direktita unuavice kontraŭ la rus-ortodoksa eklezio, kvankam, sur ĝiaj paĝoj estis presataj ankaŭ artikoloj, kritikantaj katolikismon kaj protestantismon.

Kiam la 14a de januaro 1929 aperis rezolucio de la Centra Komitato de la Komunista Sovetunia Partio “Pri rimedoj por plifortigo de la ateisma laboro”, la revuo akcelis la kontraŭreligian propagandon.

Antireligioznik havis amplekson de 130 paĝoj. Ĝi konsistis el aŭtoraj artikoloj kaj la rubrikoj “Kontraŭreligia edukado en lernejoj”, “Leteroj el la kampoj”, “Kroniko”, “Metodologio de la kontraŭreligia propaganda”, “Kritiko kaj bibliografio”. Inter la aŭtoroj, kiuj kontribuis al la revuo, estis V. Bonĉ-Brueviĉ, N. Krupskaja, A. Lukaĉevskij (vic-redaktoro), aktivuloj de la Unuiĝo de Batalantaj Sendiuloj, detalajn informojn de kies agado en diversaj partoj de Sovetunio komunikis la rubriko “Kroniko”. En la sekcio “Kritiko kaj bibliografio” oni publikigis recenzojn al la tekstoj de la kontraŭreligia enhavo (el la revuoj “Ateist’, “Bezboĵnik” ka.), kaj ankaŭ revuojn de aktualaj publikaĵoj laŭ ateismaj temoj.