Anton Graff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto
1805/1806

Anton GRAFF (li naskiĝis je la 18-a de novembro 1736 en Vinterturo, mortis je la 22-a de junio 1813 en Dresdeno) estis grava svisa portretpentristo.

Graff naskiĝis kiel filo de metiisto. Li lernis pentradon en sia hejmurbo Winterthur kaj en Augsburg, Germanio. Li dediĉis sin precipe al la pentrado de portretoj.1766 li ricevis postenon kiel korta pentristo kaj kiel instruisto en la artakademio de dresdeno. En tiu pozicio li restis ĝis sia vivofino. Eĉ finance pli favoraj ofertoj (interalie el Berlino)ne povis delogi lin. Li portretis la grandulojn de sia tempo, interalie Gotthold Ephraim Lessing, Moses Mendelssohn, Johann Gottfried Herder, Friedrich Schiller, Christoph Willibald Gluck, Heinrich von Kleist und Daniel Nikolaus Chodowiecki. Graff estis unu el la plej gravaj portretistoj de sia tempo. Ĉirkaŭ 2000 el liaj verkoj konserviĝis.

En sia malfrua, sed tre produktiva fazo de lia kreado li alturnis sin al la pejzaĝpentrado. Philipp Otto Runge kaj Caspar David Friedrich estis influitaj de liaj pejzaĝoj. Anton Graff kaj la kuprogravuristo Adrian Zingg proponis la nomon "Saksa Svislando" por la ĝis tiam sennoma montareto sude de Dresdeno.