Anton Zachariáš

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anton ZACHARIÁŠ (1939-2000), e-isto ekde la jaroj 60-aj, mortis la 13-an de septembro en Košice (Slovakio). Unu el la plej bonaj E-instruistoj laŭ la rekta metodo, li estis populara pro gvido de kursoj vaste tra Eŭropo, de Litovio ĝis Hispanio. Ekde 1972 li regule instruis en Someraj E-Lernejoj en Slovakio, kaj lastfoje li gvidis internacian kurson por progresintoj unu monaton antaŭ sia forpaso, en Poprad. Regula kontribuanto al Esperantisto Slovaka, li aktivis de plej loka ĝis internacia skalo kaj ĝis 1994 laboris profesie en Slovakia E-Asocio.