Anton Zachariáš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Anton Zachariáš
Personaj informoj
Naskiĝo 14-an de januaro 1939 (1939-01-14)
en Vyšná Jedľová
Morto 13-an de septembro 2000 (2000-09-13) (61-jara)
en Košice
Ŝtataneco Slovakio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg


Anton ZACHARIÁŠ (naskiĝis la 14an de Januaro 1939Vyšná Jedľová - mortis la 13an de Septembro 2000,  Košice), esperantisto ekde la jaroj 60-aj, mortis la 13-an de septembro en Košice (Slovakio). Unu el la plej bonaj E-instruistoj laŭ la rekta metodo, li estis populara pro gvido de kursoj vaste tra Eŭropo, de Litovio ĝis Hispanio. Ekde 1972 li regule instruis en Someraj E-Lernejoj en Slovakio, kaj lastfoje li gvidis internacian kurson por progresintoj unu monaton antaŭ sia forpaso, en Poprad. Regula kontribuanto al Esperantisto Slovaka, li aktivis de plej loka ĝis internacia skalo kaj ĝis 1994 laboris profesie en Slovakia E-Asocio.