Anton Zachariáš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Zachariáš
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1939 (1939-01-14)
en Vyšná Jedľová
Morto 13-an de septembro 2000 (2000-09-13) (61-jaraĝa)
en Košice
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Anton ZACHARIÁŠ (naskiĝis la 14-an de januaro 1938Vyšná Jedľová - mortis la 13-an de septembro 2000,  Košice), esperantisto ekde la jaroj 60-aj, mortis la 13-an de septembro en Košice (Slovakio). Unu el la plej bonaj E-instruistoj laŭ la rekta metodo, li estis populara pro gvido de kursoj vaste tra Eŭropo, de Litovio ĝis Hispanio. Ekde 1972 li regule instruis en Someraj E-Lernejoj en Slovakio, kaj lastfoje li gvidis internacian kurson por progresintoj unu monaton antaŭ sia forpaso, en Poprad. Regula kontribuanto al Esperantisto Slovaka, li aktivis de plej loka ĝis internacia skalo kaj ĝis 1994 laboris profesie en Slovakia E-Asocio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.