Anton von Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto el 1885

Anton von WERNER (* 9-a de majo 1843 en Frankfurt (Oder); † 4-a de januaro 1915 en Berlino) estis germana pentristo. Von Werner studis ekde 1860 en Berlino arton, jam komencinte kiel pentristo. Havante 27 jarojn li partoprenis la Francian-Prusian Militon. En 1875 oni faris lin direktoro de la reĝa altlernejo pri artoj. Li estis plurfoje ĉefkomisaro de la germana sekcio en mondaj ekspozicioj. Bona amiko de li estis Adolph von Menzel, plia pentristo konata ĉefe pro historiaj temoj.

"Proklamo de la Germana Imperiestra Regno", tria versio, donaco de Vilhelmo la 1-a al Bismarck je la 70-a naskiĝtago en 1885; eble la plej konata bildo de von Werner

Literaturo

  • Dominik Bartmann (Hrsg.): Anton von Werner. Geschichte in Bildern. Hirmer, München 1993, ISBN 3-7774-6140-7 (katalogo de la ekspozicio).
  • Dominik Bartmann: Anton von Werner. Zwischen Kunst und Kunstpolitik im Deutschen Kaiserreich. Deutscher Verlag für Kunstwissenschaft, Berlin 1985, ISBN 3-87157-108-3.
  • Thomas W. Gaehtens: Anton von Werner, die Proklamierung des Deutschen Kaiserreichs; ein Historienbild im Wandel preußischer Politik. Fischer, Frankfurt/M. 1990, ISBN 3-596-10325-8.