Antonie Mrázková
Antonie [Tonča] MRÁZKOVÁ (naskiĝis la 11-an de aprilo 1891 en Prostějov – mortis la 25-an de septembro 1942 aŭ 9-an de novembro 1942 turmentmortigita en Aŭŝvico) estis ĉeĥa esperantistino kaj tradukantino.
Estante orfino ŝi estis edukata en familio de Josef Řebíček kaj helpis al li en tradukado de tekstoj por Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Ŝia nomo aperas ĉe du tradukoj, sed ne estas indikite, kiun parton de la teksto ŝi prilaboris. Ŝi estis murdita de nazioj en koncentrejo.
Tradukoj[redakti | redakti fonton]
- Jan Herben: Malriĉa knabo, kiu gloriĝis (1930, tr. T. Mrázková kaj B. Pittner)
- Du noveloj (1933), nome:
- Jiří Sumín: Genutrantoj (tr. M. Jandová, T. Mrázková, M. Zíková)
- Růžena Svobodová: Maryčka Danculino (tr. Tonča Mrázková)
- Jan Welzl: Tridek jaroj en la ora nordo. (Trad. T. Mrázková kaj Bř. Pittner)