Josef Řebíček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Josef Řebíček
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1875 (1875-08-06)
en Salgótarján
Morto 6-an de majo 1960 (1960-05-06) (84-jara)
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio, Ĉeĥio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto, ĉeĥa lingvo
Familianoj
Infano Jaromír Řebíček
v  d  r
Information icon.svg

Josef ŘEBÍČEK (rĵebiĉek) (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1875 en Salgótarján, Hungarujo - mortis la 6-an de majo 1960 en Dvorce) estis ĉeĥo fervoja oficisto en Olomouc.

Josef Řebíček estis finstudinto de juro en Prago kaj sekve ĉefo de komerca departemento en la fervoja direkcio Olomouc. Li esperantistiĝis en 1918, sed li ne ŝatis societan vivon kaj preferis dediĉi ĉiun sian liberan tempon al tradukado, redaktado, administrado.

Li aktivis kiel esperantisto-fervojisto, ellaboranto de fervojfaka terminaro. Memstare eldonis „Int. konvencio pri fervojaj person-, pakaĵ- kaj fretaĵ-trafikoj“, 1930.

Supozata ĉefa tradukanto de Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Patro de Jaromír Řebíček.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Komercaĵregistro por la statistiko pri eksterlanda komerco de la Ĉsl. respubliko (franca-esperanta, manuskripto, traduko de versio franca-ĉeĥa)
  • Abocoregistro de koncernaj komercaĵoj (ĉeĥa - esperanta - germana, manuskripto)
  • Int. konvencio pri fervojaj person-, pakaĵ- kaj fretaĵ-trafikoj (1930)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Karel Čapek: R.U.R. (1926, Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Olomouc)

EdE-R