Josef Čapek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Čapek
Persona informo
Josef Čapek
Naskiĝo 23-an de marto 1887 (1887-03-23)
en Hronov
Morto 1-an de aprilo 1945 (1945-04-01) (58-jaraĝa)
en Bergen-Belsen
Tombo nekonata valoro vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Academy of Arts, Architecture and Design in Prague • Académie Colarossi vd
Familio
Patro Antonín Čapek vd
Gefratoj Karel Čapek • Helena Čapková vd
Edz(in)o Jarmila Čapková vd
Infanoj Alena Dostálová vd
Profesio
Okupo tradukisto • pentristo • fotistodramaturgoĵurnalistoverkistoilustristoartokritikisto • artoteoriisto • scenografo • grafikartisto vd
Laborkampo pentradografikoliteraturoĵurnalismo vd
Aktiva en Prago vd
Verkado
Verkoj Amludo fatala ❦
Brilaj profundoj kaj aliaj prozaĵoj ❦
La ĝardeno de Krakonoŝ ❦
El la vivo de insektoj ❦
La ombro de filiko ❦
Adamo la Demiurgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josef ČAPEK (naskiĝis la 23-an de marto 1887 en Hronov – mortis en aprilo 1945 en la koncentrejo Bergen-Belsen), la pli aĝa frato de Karel Čapek, estas precipe klasikulo de la moderna ĉeĥa pentroarto kaj ilustrado, sed li apartenas ankaŭ al gravaj verkistoj.

Omaĝa monumento de Josef Čapek
Memportreto de Josef Čapek

Kun Karel li kunaŭtoris plurajn verkojn, aliajn li verkis memstare. Multe li verkis kaj ilustris por infanoj. Li ankaŭ elpensis la nomon roboto por artefarita homo, kiun uzis Karel Čapek en la dramo R.U.R. kaj tiel mondfamigis. Josef Čapek ilustris multajn librojn de ĉeĥaj aŭtoroj. En 1939 li estis arestita de gestapo, ses jarojn li travivis en kelkaj koncentrejoj kaj dum unu transporto li mortis pro tifo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

(La verkoj komunaj kun frato Karel estas signitaj per K post la dato)

  • Zářivé hlubiny a jiné prózy ("Brilaj profundoj kaj aliaj prozaĵoj, 1916, K)
  • Lelio ("Lelio", 1917)
  • Krakonošova zahrada ("La ĝardeno de Krakonoŝ", 1918, K)
  • Nejskromnější umění ("La plej modesta arto", 1920)
  • Ze života hmyzu ("El la vivo de insektoj", 1922, K)
  • Lásky hra osudná ("Amludo fatala", 1922, K)
  • Pro delfína ("Por delfeno, 1923)
  • Země mnoha jmen ("Multnoma lando", 1923)
  • Umělý člověk ("Artefarita homo", 1924)
  • Adam Stvořitel ("Adamo la Demiurgo", 1927, K)
  • Ledacos ("Diversaĵoj", 1928)
  • Povídání o pejskovi a kočičce ("Rakontado pri la hundeto kaj katineto", 1929)
  • Stín kapradiny ("La ombro de filiko", 1930)
  • O tlustém pradědečkovi a loupežnících ("Pri la dika praavo kaj ŝtelistoj", 1932)
  • Jak pejsek s kočičkou slavili 28. říjen ("Kiel la hundeto kaj la katineto festis la 28-an de oktobro", 1933)
  • Jak se dívat na moderní obrazy ("Kiel rigardi la modernajn pentraĵojn", 1935)
  • Kulhavý poutník ("Lamanta pilgrimanto", 1936).
  • Diletantská povídka ("Diletanta rakonto", 1937)
  • Umění přírodních národů ("Arto de naturaj etnoj", 1938)

Postmorte aperis[redakti | redakti fonton]

  • Básně z koncentračního tábora ("Poemoj el koncentrejo!, 1946)
  • Co má člověk z umění ("Kiel la arto prosperas al la homo", 1946)
  • Psáno do mraků ("Skribite en nubaron", 1947)
  • Rozpomínky ("Ekrememoroj", 1947)
  • Za bratrem Karlem ("Rememore pri frato Karel", 1948)
  • Povídejme si, děti ("Ni babilu, infanoj", 1954)
  • O sobě ("Pri si mem", 1958)
  • Moderní výtvarný výraz ("Moderna plastik-arta esprimado", 1958)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.