Saltu al enhavo

Bergen-Belsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bergen-Belsen
Bergen-Belsen
Naziaj koncentrejoj
koncentrejo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio vd
Situo distrikto Celle
Direktoro Josef Kramer
Koordinatoj 52° 45′ 32″ N,  54′ 26″ O (mapo)52.7588999.907099Koordinatoj: 52° 45′ 32″ N,  54′ 26″ O (mapo)
Bergen-Belsen (Germanio)
Bergen-Belsen (Germanio)
DEC
Situo de Bergen-Belsen
Map
Bergen-Belsen
Filioj Hambühren concentration camp (en) Traduki
Unterlüß concentration camp (en) Traduki
Bomlitz concentration camp (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retpaĝo https://bergen-belsen.stiftung-ng.de/en/
vdr
Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejoj]n, la plejparton de la koncentrejoj kaj la deportvojojn
Brita armea buldozo ŝovas antaŭ si mortajn korpojn en amasan tombon, la 19-an de aprilo 1945 en nazia koncentrejo Bergen-Belsen

Bergen-Belsen estis nazia koncentrejo dum la Dua Mondmilito. Ĝi troviĝis en Malsupra Saksio sudokcidente de urbo Bergen. Inter la jaroj 1943-1945 ĉi tie mortis 100.000 kaptitoj, duono de ili estis militkaptitoj el Rusio. Preskaŭ 35.000 el tiu ĉi nombro mortis pase de kelke da monatoj antaŭ liberigo, kiam en la koncentrejo epidemie disvastiĝis tifo. Kiam la koncentrejo estis la 15-an de aprilo 1945 liberigita, la brita armeo trovis ĉi tie 60.000 grave malsanajn kaptitojn (el kiuj dek kvar mil spite al zorgo mortis mallongtempe post la liberigo) kaj 13.000 neenterigitajn korpojn.

La zorgo pri la savintoj okazis en malproksima tendaro establita el eksa germana tanka bazejo — la koncentrejon mem la brita armeo mallonge post la liberigo pro higienaj kaŭzoj (precipe pro kontamino de la tifo) forbruligis per flamĵetiloj.

Tiu ĉi koncentrejo ne apartenis al ekstermejoj kun gasĉambroj, oni mortadis ĉi tie pro malvarmo, subnutrado aŭ pro malsanoj, kiuj en malbonaj kondiĉoj bone disvastiĝis. La kaptitoj ĉi tie mezproksime kapablis supervivi nur naŭ monatojn. Inter famaj viktimoj de tiu ĉi koncentrejo apartenas Josef Čapek (li mortis en aprilo de 1945) kaj Anne Frank (ŝi mortis en marto de 1945).

Viktimoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Postvivantoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]