Josef Řebíček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Řebíček
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1875 (1875-08-06)
en Salgótarján
Morto 6-an de majo 1960 (1960-05-06) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Infano Jaromír Řebíček
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Josef ŘEBÍČEK (rĵebiĉek) (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1875 en Salgótarján, Hungarujo - mortis la 6-an de majo 1960 en Dvorce) estis ĉeĥo fervoja oficisto en Olomouc. Lia filo estis grava esperantisto Jaromír Řebíček.

Josef Řebíček estis finstudinto de juro en Prago kaj sekve ĉefo de komerca departemento en la fervoja direkcio Olomouc. Li esperantistiĝis en 1918, sed li ne ŝatis societan vivon kaj preferis dediĉi ĉiun sian liberan tempon al tradukado, redaktado, administrado.

Li aktivis kiel esperantisto-fervojisto, ellaboranto de fervojfaka terminaro. Memstare eldonis „Int. konvencio pri fervojaj person-, pakaĵ- kaj fretaĵ-trafikoj“, 1930.

Supozata ĉefa tradukanto de Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Patro de Jaromír Řebíček.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Komercaĵregistro por la statistiko pri eksterlanda komerco de la Ĉsl. respubliko (franca-esperanta, manuskripto, traduko de versio franca-ĉeĥa)
  • Abocoregistro de koncernaj komercaĵoj (ĉeĥa - esperanta - germana, manuskripto)
  • Int. konvencio pri fervojaj person-, pakaĵ- kaj fretaĵ-trafikoj (1930)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En la dramo R.U.R. de Karel Čapek (1920) unue aperis la vorto „roboto“ por artefarita homo (elpensis lia pli aĝa frato, pentristo kaj verkisto Josef Čapek).
  • La dramon elsendis esperantlingve Verda Stacio la 6-an de novembro 1935.
  • En 2013 mallongigitan version prezentis studenta teatro DOMA el Svitavy en la UK 2013 en Rejkjaviko. La teatraĵo estas spektebla en Jutubo sub la nomo R.U.R. aŭ Terura sonĝo. Oni aldonis figuron de Karel Čapek, kiu inter unuopaj scenoj klarigas al sia amiko, kion li celis per la dramo.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

EdE-R