Antonietta Gaio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antonietta GAIO (mortis fine de 1990) estis la senlaca prizorganto de la oficejo de Itala Esperanto-Federacio kaj la E-eldonejo CoEdEs en Milano.

Ŝi estis por la itala movado deĵoranto, sekretario, administranto, libroservisto k. m. a., kiu dum multaj jaroj oferis ankaŭ sian libertempon al ĝia prosperigo.