Antonio Moro
Antonio MORO (nederlandlingve Anthonis MOR; naskiĝis en 1520 en Utrecht; mortis inter 1576 kaj 1578 en Antverpeno) estis nederlanda pentristo kaj portretisto.
Li estas cetere alikonata kiel Antoon, Antonis aŭ Anthonius, Mor aŭ Van Dashort Mor. En 1552, li pentris la portreton de Karlo la 5-a. En 1554, li pentris en Londono la portreton de la reĝino Maria la 1-a.