Aplanato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Optika skemo de aplanato
Optika skemo de aplanato

Aplanato estas objektivo kiu konsistas el du akromataj lensoj, inter kiuj estas diafragmo.

Aplanato ne havas koloran aberacion, sferan aberacion kaj distordon sed havas astigmatecon.

Kutime relativa truo de aplanato estas ne pli ol 1/8.

Aplanato estis ĉefa fota objektivo en proksimume 1870 ... 1890 jaroj.