Apollo Theater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apollo Theater en Harlemo

Apollo Theater ĉe la okcidenta 125 Strato n-ro 253 en la novjorka kvartalo Harlemo estas fama eventejo por preskaŭ ekskluzive nigrusona muziko (ĵazo, bluso, soŭlo, popularmuziko) en Usono.

Komence amuzejo por blankuloj, ĝi fariĝis dum la harlema renesanco antaŭ la Dua Mondmilito koncertejo, en kiu prezentis inter alie Duke Ellington, Louis Armstrong, Count Basie, Ella Fitzgerald, Sarah Vaughan kaj Billie Holiday.

Eksteraj ligiloj