Apolonio de Tarso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Apolonio de Tarso estis reganto de Celesirio kaj Fenicio por reĝo Seleŭko la 4a Filopator (187-175 a.Kr.), en la tempo de ĉefpastro Onias de Jerusalem. Tiu ĉi Onias estas laŭdata en la libro Jesuo SiraĥSiraĥido. Rivalo de Onias, kiu mem volas fariĝi ĉefpastro, Simon, iris al Apolonio rakontante pri neimageble multaj trezoroj, kiuj estus amasigitaj en la templo de Jerusalem. Tiujn Apolonio sen tro da problemoj povus havigi al si por sia reĝo Seleŭko. Simon esperis tiamaniere ricevi la ĉefpastrecon. Apolonio informas Seleŭkon pri la afero; tiu sendas sian aferŝarĝiton Heliodoro al Jerusalem, por konfiski la trezoron. La tuta entrepreno fariĝas giganta fiasko, kaj danke al mirakloj de Dio la templo saviĝas.

Antioĥo la 4-a Epifano poste prirabas la templon.

Multfoje oni verkis pentraĵojn ankaŭ pri tiu provo de Heliodoro prirabi la templon. La tuta historio estas rakontata en la libroj 2 Makabeoj kaj 4 Makabeoj.