Apoplasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La apoplasto estas eksterĉela spaco ekstercentra (periferia) al la plasma membrano (plasmaleno) de plantaj ĉeloj tra kiuj fluas akvo kaj aliaj substancoj; ĉi tiu transporto laŭdire okazas per la apoplasto.[1] En la radikoj ĝi reprezentas 10% de ilia volumeno.[2] En la menciitaj radikoj, la apoplasta vojo tra la endodermo estas malhelpita ĉar la bendo de Caspari, impregnita per lignino kaj suberino (nepenetrebla), igas la fluon iri tra la citoplasmo de la ĉeloj (tio estas, tra la simplasto). La apoplasta vojo transportas tre diversajn substancojn, kiel karbondioksido (kiu estas kaptita de la atmosfero kaj devas esti transportita al la kloroplasto por interveni en karbonfiksado dum la fotosintezo), mineralaj saloj (prenitaj el la grundo tra la radikoj) kaj eĉ komponaĵoj por respondi al streso (ekzemple, ĝi intervenas en la akirita sistema rezisto al fitopatogenoj).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Campbell, N.A.; Reece, J.B. (2002). Biology. California: Benjamin Cummings. pp. 753–754. <nowiki>ISBN 0-8053-6624-5
  2. Azcón-Bieto,J y Talón, M. (2000). «Fundamentos de Fisiología Vegetal». Mc Graw Hill Interamericana de España SAU. ISBN 84-486-0258-7.
  3. H. H. Felle; A. Herrmann; R. Hückelhoven; K.-H. Kogel (decembro 2005). «Root-to-shoot signalling: apoplastic alkalinization, a general stress response and defence factor in barley (Hordeum vulgare)». Protoplasma (Springer Wien) 227 (1): 17-24. PMID 16389490. doi:10.1007/s00709-005-0131-5.
Registaraj kontroloj
  • Projektoj Vikimedia
  • Datumoj: Q22328947
  • Multimedia: Fotosintezo

  • Identitigiloj
  • Microsoft Academic: 136345775

En ĉi tiu teksto estis uzita traduko de la teksto Apoplasto en la hispana vikipedio.