Aquiles Serdán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aquiles Serdán
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Chihuahua
Poŝtkodo 31650–31657
Kodo laŭ INEGI 08004
Demografio
Loĝantaro 6 212
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 28°36′N 105°53′U  /  28.6°N, 105.883°U / 28.6; -105.883 (Aquiles Serdán) (mapo)
Alto 1 700 m
Areo 651,1 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -7
Situo de Aquiles Serdán en Chihuahua (Meksiko)
Situo de Aquiles Serdán en Chihuahua (Meksiko)
DMS
Situo de Aquiles Serdán en Chihuahua
Situo de Aquiles Serdán en Chihuahua
Situo de Aquiles Serdán en Chihuahua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aquiles Serdán Municipality [+]
vdr

Aquiles Serdán estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Chihuahua, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Santa Eulalia. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08004.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6212 loĝantojn. El tiuj estis 3806 viroj kaj 2406 virinoj. La komunumo havas surfacon de 651,1 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1700 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 200 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 17,0 °C.

Tempozono[redakti | redakti fonton]

La komunumo, kiel la tuta subŝtato apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 3301 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 14 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,42 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]