Arévalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arévalo estas loĝloko situanta en Hispanio, en la nordo de la provinco Avilo je 54 kilometroj de la provinca ĉefurbo Avilo, en Kastilio kaj Leono. Ĝi limas norde kun la municipoj Palacios de Goda kaj Donvidas; okcidente kun Aldeaseca kaj Nava de Arévalo; sude kun Tiñosillos, Orbita, Gutierre-Muñoz kaj Espinosa de los Caballeros; kaj oriente kun la municipo Martín Muñoz de la Dehesa de la provinco Segovio. Arévalo havas 8.114 loĝantojn.

La regiono estas loĝata ekde antikvaj epokoj. Ĉirkaŭ la nuna loĝloko troviĝas romiaj restaĵoj.