Araba kultura centro de Odeso
Aspekto
Moskeo Al-Salam | ||
---|---|---|
moskeo • kultura centro | ||
Loko | ||
Ŝtato | Ukrainio | |
Oblasto | Odesa provinco | |
Municipo | Odeso | |
Geografia situo | 46° 28′ 22″ N, 30° 44′ 22″ O (mapo)46.47277830.739444Koordinatoj: 46° 28′ 22″ N, 30° 44′ 22″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | Islamo | |
Statuso | Moskeo | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Araba kultura centro de Odeso estas moskeo kaj islama centro de Odeso.
Ĝi situas ĉe strato Riŝeljevska, 49.
Historio
[redakti | redakti fonton]Malfermita en 2001, la konstruaĵo estis konstruita koste de komercisto de siria deveno, Adnan Kivan. La centro funkciigas senpagan lernejon kaj bibliotekon por lerni la araban por ĉiuj, sendepende de aĝo, civitaneco kaj religio. La centro estas vizitata ĉiutage de la 11-a ĝis la 17-a horo, krom vendredo. Enirante la preĝ-halon, oni devas demeti siajn ŝuojn, kaj virinoj ricevas koltukojn.
La direktoro de la centro estas D-ro Rijad Taĥa Ŝamsan.
La projekto de la konstruaĵo estis evoluigita fare de la Odesa arĥitektura kaj restaŭriga agentejo Arĥproekt-MDM.