Araba gumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arabgumo)
Araba gumo pecoj kaj pulvoro

Araba gumo (gummi arabicum) estas produkto de arboj el la genro akacio, speciale la Acacia senegal (ankaŭ A. arabicaA. verek) kaj la Acacia seyal. Araba gumo estas rezineca gumo kiu liberiĝas kiam la ŝelo de la arbo estas difektita. Aliaj nomoj por araba gumo estas akacia gumo, hasbab-gumo aŭ kordofangumo. La arbo kreskas en regiono kiu etendiĝas de Okcidenta Afriko ĝis inkluzive la Araba duoninsulo. Gravaj produktolandoj estas Sudano, Ĉado, Niĝerio kaj Senegalo.