Arakna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arakna, fare de Diego Velazquez
Ĉ. 1644 (64 x 58 cm)
Muzeo Meadows, Dallas

Arakna (Αράχνη en la antikva greka lingvo), en la helena mitologio, estas juna virino, kiu devenis de Lidio kaj estis spertulino pri teksarto. Scivoligita, Atena maskovestiĝis en maljunulinon por viziti la junan ŝpinistinon kaj observi ŝian laboron. Antaŭ la diino, Arakna asertis ke ŝi estis la plej bona ŝpinistino de la tuta mondo, eĉ pli bona ol Atena. La diino grandege koleriĝis pri tia aŭdaca deklaro. Ŝi malkasis al Arakne sian veran identecon, kaj organizis konkurson kun la juna virino.

Atena bildigis sur sia tolo la variajn diojn de la Olimpo, dum Arakne preferis desegni Zeŭson kun liaj multnombraj amantinoj. La konkurson finfine gajnis la lidia virino. Atena furioze ŝiris la verkon de Arakne. Ĉar ŝi estis humiligita, Arakne mortigis sin. Sed la memriproĉanta diino decidis donaci duan vivon al Arakne : ŝi aliformiĝis ŝin en araneon, por ke ŝi kapablu denove ŝpini tolojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]