Aranepiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Brazilano 31 horojn post esti pikita vizaĝe de araneo de la genro Loxosceles.

Aranepiko, konata ankaŭ kiel araneismo, estas vundo rezulta el la piko de araneo. La efikoj de plej el la aranepikoj ne estas gravaj.[1] Plj pikoj rezultas en mildaj simptomoj ĉirkaŭ la areo kie okazis la piko.[2] Rare ili povas produkti nekropzian haŭtan vundon aŭ fortan doloron.[3]

Kvankam araneoj estas amplekse timataj, nur kelkaj specioj estas danĝeraj al la personoj.[4] Araneoj pikas personojn nur okaze de mem-defendo, kaj kelkaj produktas efikojn pli danĝerajn ol tiuj de moskitopiko aŭ abel-piko.[5] Plej el tiuj povas okazigi medicine danĝerajn pikaĵojn, kiaj la angularaenoj kaj la vidvinaraneoj, kiuj preferas fuĝi kaj pikas nur okaze de kaptitaĵo, kvankam tii povas okazi facile hazarde.[6][7] La defendaj taktikoj de funelretaj araneoj inkludas dentomontron kaj ties veneno, kvankam ili rare injektas multon, rezultis en 13 konataj homaj mortigoj dum ĉirkaŭ 50 jaroj.[8] Ili estis konsiderataj la plej danĝeraj araneoj en la mondo laŭ klinika kaj veneneca vidpunktoj,[4] kvankam tiu atribuo estis indikita ankaŭ al la Brazila vagaraneo, pro multe plej ofta nombro de hazardaĵoj.[9]

Estas ĉirkaŭ 100 fidindaj registritaj mortigoj pro aranepikoj en la 20a jarcento,[10] kompare al ĉirkaŭ 1 500 el pikiloj de meduzoj.[11] Multaj aluditaj okazoj de aranepikoj povas eeti malĝustaj diagnozoj,[12] kio povas malfaciligi la ekzamenojn de la efiko de traktado de veraj aranepikoj.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Isbister, GK; Fan, HW (10a de Decembro 2011). "Spider bite.". Lancet. 378 (9808): 2039–47. doi:10.1016/s0140-6736(10)62230-1. PMID 21762981.
  2. Isbister
  3. James, William D.; Berger, Timothy G.; et al. (2006). Andrews' Diseases of the Skin: clinical Dermatology. Saunders Elsevier. p. 455. ISBN 0-7216-2921-0.
  4. 4,0 4,1 (2008) “Medical Aspects of Spider Bites”, Annual Review of Entomology 53, p. 409–29. doi:10.1146/annurev.ento.53.103106.093503. 
  5. Spiders. Illinois Department of Public Health. Alirita 2008-10-11.
  6. (2002) “An infestation of 2,055 brown recluse spiders (Araneae: Sicariidae) and no envenomations in a Kansas home: implications for bite diagnoses in nonendemic areas”, Journal of Medical Entomology 39 (6), p. 948–51. doi:10.1603/0022-2585-39.6.948. 
  7. Widow Spiders. Department of Entomology, Virginia Tech. Alirita 2008-10-11.
  8. Funnel web spiders. Australian Venom Research Unit. Alirita 2008-10-11.
  9. Pub chef bitten by deadly spider. BBC (2005-04-27). Alirita 2008-10-11.
  10. Diaz, J. H. (August 1, 2004). “The Global Epidemiology, Syndromic Classification, Management, and Prevention of Spider Bites”, American Journal of Tropical Medicine and Hygiene 71 (2), p. 239–250. 
  11. Williamson, J. A., Fenner, P. J., Burnett, J. W., and Rifkin, J.. (1996) Venomous and Poisonous Marine Animals: A Medical and Biological Handbook. UNSW Press, p. 65–8. ISBN 0-86840-279-6.
  12. Nishioka, S de A. (2001). “Misdiagnosis of brown recluse spider bite”, Western Journal of Medicine 174 (4), p. 240. doi:10.1136/ewjm.174.4.240. 
  13. Isbister GK (2001). “Spider mythology across the world”, Western Journal of Medicine 175 (4), p. 86–7. doi:10.1136/ewjm.175.2.86.