Arbara naĝejo (Plaue)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
naĝejo en Plaue, ĉe arbaro

Arbara naĝejo Plaue (germane: Waldschwimmbad Plaue) estas ŝatata aperta naĝejo en Plaue, Germanujo (Am Bahndamm 1). Dum belaj tagoj allogiĝas averaĝe 400 personoj.

Historio kaj ofertoj[redakti | redakti fonton]

La naĝejo konstruiĝis en 1975 kaj restaŭriĝis en 1992. Ĝi disponas pri bazenoj por naĝantoj kaj nenaĝantoj. Por etinfanoj kreiĝis speciala tria bazeneto apud la vestoŝanĝejoj. Krome oni havas grandan ripozumherbaron, du volejbalejojn, tablotenistablojn kaj lengolfejon.[1]

Restoracio kun riĉa gamo da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj dorlotas la vizitantojn, eĉ ekster la naĝo-sezono de inter majo kaj septembro, dum la tuta jaro.

Atingo[redakti | redakti fonton]

Vizitantoj de ekstere prenu disde Arnstadt respektive Ilmenau la migradvojon Von Bach zu Goethe tra Kleinrettbach. Alveno ankaŭ publiktransporte facilegas ĉar tre apude troviĝas la stacidomo de ĉe la stacidomo de Plaue. Biciklemuloj veturu sur la Gera-biciklomigradvojo kiu estas tuj post la fervojtaluso. Finfine disponeblas por aŭtistoj granda parkumejo rekte ĉenaĝeje.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La lengolfaĵoj troviĝis ĝis la 2010-aj jaroj en la ĝardeno de la ne plu funkcianta hotelo Plauescher Grund.