Areno de Verono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:AidaVerona.jpg
opera prezento en la areno dum somero 2007
la "alo" de la areno
en la interno
fasado

La areno de Verono - itale Arena di Verona - estas bone konservita romia amfiteatro kaj post la Koloseo en Romo estas la dua plej granda konservita antikva amfiteatro. La areno havas longon de ĉ. 138 metroj, larĝon de ĉ. 110 metroj kaj alton de ekzakte 24,1 metroj. La 45 sidlokaj ŝtupoj de la publikejo poe havas alton de 45 centimetroj kaj sume nuntempe povas gastigi 22.000 spektantojn.

Historio

La teatrejo konstruiĝis ĉirkaŭ la jaro 30 post Kristo kaj tiutempe situis ekster la urbomura remparo de la romia loĝloko Verono. Dum la antikva epoko la areno povis gastigi pli ol 30.000 spektantojn kaj uziĝis por luktoj de gladiatoroj kaj aliaj spektaklaj konkursoj. La ekstera fasado konsistis el blanka kaj rozkolora kalkoŝtono. Post tertremo de la jaro 117, kiu detruis la plejparton de la ekstera fasado, la areno estis ŝtonrompejo por la kreskanta mezepoka urbo Verono. Nuntempe restis nur kvar arkoj de la ekstera ringo de la areno, kiu origine komplete ĉirkaŭis la internan publikejon kaj scenejon – la kvar arkoj de la urbanoj nomiĝas „l'ala“ – "la alo".

Dum la jaro 1278 la areno estis la loko de la lasta granda ekzekuto de kataroj. Post la sukcesoj de la katolika inkvizicio dum la 1250-aj jaroj en la batalo kontraŭ la malsamkredaj kataroj en Suda Francio, la nemortintaj kataroj fuĝis al Norda Italio kaj povis dum pli ol du jardekoj teni la fortikaĵon Sirmione kiel lastan rifuĝejon. Dum la jaro 1276 la fortikaĵo tamen estis konkerita de katolikaj soldataroj kaj la ĉirkaŭ 200 dum la konkero nemortigitaj kataroj estis malliberigitaj, kaj dum la jaro 1278 en la areno de Verono publike bruligitaj.

Dum la renesanco ekzistis planoj, utiligi la konstruaĵon denove kiel teatrejo. Tamen nur ekde la jaro 1913 la areno vere regule estas teatrejo kaj precipe operejo. La 10-an de aŭgusto 1913 okaze de la 100-jara naskiĝtaga jubileo inaŭgure sursceniĝis la opero Aida de Giuseppe Verdi. Pro la elstara akustiko la areno rapide fariĝis renoma operejo kaj koncertejo. Nuntempe precipe dum la monatoj junio, julio kaj aŭgusto en la amfiteatro okazas operaj prezentoj kaj rokmuzikaj koncertoj.

Eksteraj ligiloj

greke Areno de Verono (retejo itallingva) greke angla traduko de la itala retejo greke Areno de Verono (retejo germanlingva) greke aktuala reta foto de la areno

Koordinatoj: 45° 26' 20" N, 10° 59' 40" E