Argenteuil
Argenteuil | |||||
---|---|---|---|---|---|
La ponto de Argenteuil super la Sejno.
| |||||
komunumo en Francio • urbego | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Pariza Regiono | ||||
Departemento | Val-d'Oise (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Argenteuil (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 95018 [+] | ||||
Poŝtkodo | 95100 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 95018 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-argenteuil.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro George Mothron 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 100 600 (2005) | ||||
Loĝdenso | 5 842 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 57′ N, 2° 15′ O (mapo)48.9477777777782.2475Koordinatoj: 48° 57′ N, 2° 15′ O (mapo) | ||||
Alto | De 21 al 167 m | ||||
Areo | 17,22 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Argenteuil [+] | |||||
Argenteuil estas franca komunumo kaj grava pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la Pariza Regiono. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 100.000 loĝantojn.
La loĝantojn de Argenteuil oni kutime nomigas Argenteuillais.
Geografio
Argenteuil estas subprefektejo de la nordokcidenta ĉirkaŭo de Parizo, sur la dekstra bordo de la Sejno. Ĝi estas la plej multhoma komunumo de Val-d'Oise
Argenteuil estas vasta urbo (17,70 km²), kaj bordas la Sejnon je 5 kilometroj.
Najbaraj komunumoj :Bezons, Épinay-sur-Seine, Sannois,Saint-Gratien, Cormeilles-en-Parisis, Sartrouville, Gennevilliers, Colombes, Franconville.
Demografio
- 1250 : 450 loĝantoj
- 1520 : 3 000 loĝantoj
- 1870 : 7 148 loĝantoj
- 1901 : 16 116 loĝantoj
- 1921 : 32 173 loĝantoj
- 1931 : 50 378 loĝantoj
- 1936 : 59 013 loĝantoj
- 1959 : 73 295 loĝantoj
- 1968 : 90 929 loĝantoj
- 1978 : 106 000 loĝantoj
- 1990 : 93 157 loĝantoj
- 2000 : 95 340 loĝantoj
- 2005 : 100 400 loĝantoj
Vidindaĵoj
- La baziliko Saint-Denys, kies stilo estas neoromanika, estis starigita je la 19-a jarcento. Ĝi entenas la "Sanktan Tunikon de Kristo", relikvon famkonatan depost Mezepoko.
- La kapelo Saint-Jean-Baptiste datiĝas de la 10-a jarcento.
- Ekzistas muzeo de malnova Argenteuil, ene de la eksa malsanulejo de la 18-a jarcento.
- La turo Billy estas malnova muelejo de la 16-a jarcento.