Arguin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arguin (Maŭritanio)
Arguin (Maŭritanio)
DEC

ArguinArkin (portugale Arguim) estas insulo, kiu situas 12 kilometrojn de la okcident-afrika kontinenta marbordo kaj estas parto de la sablobenko Arguin. La insulo hodiaŭ apartenas al Maŭritanio.

Kiel multflanka medio kun sablodunoj, vadmaro, malprofundaj lokoj, insuletoj kaj la najbara dezerto estas ideala travintrumejo por la migrobirdoj. La fiŝoriĉa areo kun martestudoj kaj delfinoj apartenas al la Nacia Parko Banc d'Arguin

Historio[redakti | redakti fonton]

La akvoareo de la Arguin-golfo estis vizitita unuafoje fare de eŭropanoj en 1441, nome la portugala maristo kaj malkovristo Nuno Tristão en komisio de Henriko la marveturisto.

La portugala Nuno Tristão aŭ Gonçalo de Sintra malkovris en 1443 la insulon situantan ĉe Kabo Blanko. Arabaj komercistoj funkciigis tie sklavomerkaton, sed komercis ankaŭ kun orpulvoro, eburo kaj aliaj varoj. Álvaro Fernandes, nevo de João Gonçalves Zarco, priesploris la insulon en 1445 el Madeira pli precize kaj establis ankaŭ la unuajn lignopalisojn. Tiel estiĝis sur la insulo la unua konstanta komerca apogpunkto, kiun la portugaloj situigis al la marbordo. De tie evoluiĝis ilia afrika komercado, kiu penetris profunde en la Saharon. La portugaloj ofertis por la sklavoj kaj orpulvoro ĉefe ŝtofon, ĉevalojn kaj tritikojn. Inter 1455 kaj 1461 establis Soeiro Mendes – veninte el Èvora -, la pli posta guberniestro de Arguim, ŝtonan fortikaĵon. La 5-an de februaro 1633, la holandoj okupis la portugalan fortikaĵon. Pli poste la okupantoj ŝanĝiĝis jene: 1685-1721 posedis ĝin Brandenburgio-Prusio, 1721-22 Francio, 1722-24 Nederlando, 1724-28 Francio, poste fakte regis tie maŭritaniaj klanĉefoj. Nur en la frua 20-a jarcento iĝis Arguin parto de la francia kolonio Mauritanio (kiel parto de la Francia Okcidenta Afriko) kaj en 1960 memstra kun tiu.