Franca Okcidenta Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Francia Okcidenta Afriko)
Franca Okcidenta Afriko
1895 – 4-a de oktobro 1958

federacioadministra teritoria unuo • eksorganizaĵo
Geografio
Franca Okcidenta Afriko (verde, dum aliaj francaj kolonioj estas markitaj malhele)
Franca Okcidenta Afriko (verde, dum aliaj francaj kolonioj estas markitaj malhele)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Franca Okcidenta Afriko (france Afrique occidentale française, AOF) estis federacio de ok francaj koloniaj teritorioj en Afriko: nome Maŭritanio, Senegalo, Franca Sudano (nuna Malio), Franca Gvineo, Eburbordo, Supra Volto (nuna Burkino), Franca Dahomejo (nuna Benino) kaj Niĝero. La ĉefurbo de la federacio estis Dakaro. Tiu federacio ekzistis el 1895 ĝis 1960.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis post la Dua Mondmilito preskaŭ ĉiuj afrikanoj loĝantaj en la kolonioj de Francio ne estis civitanoj de Francio. Anstataŭe, ili estis "Francaj Subjektoj", kun manko de juraj rajtoj, de posedaj rajtoj, rajtoj al veturado, malkontento, aŭ voĉdonado. La escepto estis la Kvar Komunumoj de Senegalo: tiuj areoj estis urboj de la malgranda Senegala Kolonio en 1848 kiam, ĉe la nuligo de sklaveco fare de la Dua Respubliko de Francio, ĉiuj loĝantoj de Francio ricevis egalecajn politikajn rajtojn. Ĉiu ajn kiu povas provi, ke ĝi naskiĝis en tiuj urboj estis laŭleĝe franca. Ili povus voĉdoni ĉe parlamenta elektado, kiu estis antaŭe dominata de blankuloj kaj de mestizoj loĝantoj en Senegalo.

La Reĝlando Dahomejo estis afrika reĝlando lokita en la sud-okcidento de la nuna Benino inter la 17-a jarcento kaj la fino de la 19-a jarcento.

Francio partoprenis en la Disdivido de Afriko en la 1880-aj kaj 1890-aj jaroj, ili konkeris grandajn internajn areojn, kaj dekomence ili refis ilin ĉu kiel parto de la senegala kolonio, aŭ kiel sendependaj entoj. Tiuj konkeris areojn kiuj estis kutime regataj de francarmeaj oficiroj. Fine de la 1890-aj jaroj, la franca registaro ekestris la teritorian etendon fare de siaj oficiroj, kaj transdonis ĉiun teritorion okcidente de Gabono al ununura guberniestro baze en Senegalo, kun rekta informo al la Ministro de Transmaraj Aferoj. La unua ĝenerala guberniestro de Senegalo estis nomita en 1895, kaj en 1904, la teritorioj sub lia estrado formale iĝis la Franca Okcidenta Afriko (AOF). Gabono iĝis poste la sidejo de sia propra federacion Franca Ekvatora Afriko (AEF), kies okcidenta limo estis ĉe la moderna limo inter Niĝero kaj Ĉado.

Post la Falo de Francio, dum la Dua Mondmilito, la francaj kolonioj restis ĉe la registaro de Vichy. Okazis du bataloj por revenigi la koloniojn al la flanko de la Libera Francio. Finfine liberfrancaj fortoj prenis kontrolon de Gabono kaj la Franca Ekvatora Afriko, dum la Franca Okcidenta Afriko restis sub kontrolo de Vichy ĝis la invado fare de aliancanoj en Nordafriko (Operacio Torĉo) en novembro 1942.

Post la Dua Mondmilito, la franca registaro ekis procezon por etendi limigitajn politikajn rajtojn en siaj kolonioj. En 1945 la Provizora Franca Registaro rezervis dek sidlokojn por la Franca Okcidenta Afriko en la nova Konstitufara Asembleo alvokita al verkado de nova Franca konstitucio. Tiuj elektoj alportis novan generacion de franc-edukitaj afrikanoj. La 21an de oktobro 1945 estis elektitaj ses afrikanoj nome Lamine Gueye, el Senegalo/Maŭritanio Leopold Sedar Senghor, el Eburbordo/Supra Volto Félix Houphouët-Boigny, Dahomejo/Togo Sourou Migan Apithy, Sudano-Niĝero Fily Dabo Sissoko, kaj Gvineo Yacine Diallo.[1]

Ekde 1946, tio precizigis en balotadoj por lokaj reprezentantoj, dekomence kun nur limigita konsulta povaro, sed ili jam povis aprobi lokajn buĝetojn. Ekde Junio de 1956 funkciis universala voĉdonrajto ĉe ĉiuj elektoj en ĉiuj francaj afrikaj kolonioj, unuafoje por la municipa balotado fine de 1956. La Konstitucio de la Kvina Respubliko de Francio de 1958 denove ŝanĝis la strukturon de kolonioj el la Franca Unio al la Franca Komunumo. Ĉiu teritorio iĝus "Protektorato" kun konsulta asembleo nome Nacia Asembleo. La franca registaro nomunis afrikanojn por la postenojn de guberniestroj kun rango de ŝtatestroj. Laŭjure, la federacio ĉesis ekziston post Septembro de 1958 kiam referendumo aprovis la kreon de la Franca Komunumo. Ĉiuj kolonioj escepte Gvineo voĉdonis resti en la nova strukturo. Gvineanoj[2] voĉdonis klare por sendependeco. En 1960, nova revizio de la franca konstitucio, permesis al la membroj de la Franca Komunumo unuflanke ŝanĝi siajn proprajn konstituciojn. Senegalo kaj la iama Franca Sudano iĝis la Malia Federacio (1960–61), dum Eburbordo, Niĝero, Supra Volto kaj Dahomejo sekve formis la mallongvivan enton Unio Sahel-Benino. Poste aliaj tujaj ŝanĝoj okazis ĝis la nuna ŝtataro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chafer, Tony. (2002) The End of Empire in French West Africa: France's Successful Decolonization. Berg, p. 62–63. ISBN 1-85973-557-6.
  2. [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Robert Aldrich (1996). Greater France: a History of French Overseas Expansion. Palgrave Macmillan ISBN 0-312-16000-3.
  • Alice L. Conklin (1998). A Mission to Civilize: the Republican Idea of Empire in France and West Africa 1895–1930. Stanford: Stanford University Press ISBN 978-0-8047-2999-4.
  • Patrick Manning (1998). Francophone Sub-Saharan Africa, 1880–1995. Cambridge University Press ISBN 0-521-64255-8.
  • Jean Suret-Canale (1971). Afrique Noire: l'Ère Coloniale. Paris: Éditions Sociales; Eng. translation, French Colonialism in Tropical Africa, 1900–1945. New York, 1971.
  • Crawford Young (1994). The African Colonial State in Comparative Perspective. Yale University Press ISBN 0-300-06879-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]