Reĝlando Dahomeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝlando Dahomejo)
Reĝlando Dahomeo
1600-aj jaroj – 15-a de januaro 1894

historia lando • vasala ŝtato • protektorato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Reĝlando Dahomeo[1], ankaŭ alilingve Dahomey, estis afrika reĝlando lokita en la sud-okcidento de la nuna Benino inter la 17-a jarcento kaj la fino de la 19-a jarcento. La Reĝlando Dahomeo kreskiĝis sur la altebemaĵo de Abomey en la komenco de la 1600-aj jaroj kaj fariĝis regiona potenco je la 18-a jarcento per la konkerado de strategiaj urboj de la Atlantika marbordo, speciale la haveno de Ouidah. Dum la plejmulta parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, le reĝlando Dahomeo estis grava regiona ŝtato, kiu fariĝis grava loko por la traktado de la atlantikaj sklavoj, eble liverinta ĝis 20% de la sklavoj en Eŭropo kaj en Ameriko. En 1894, la reĝlando estis integrita al la Franca Okcidenta Afriko kiel la Franca Dahomeo. La lando iĝis sendependa en 1960 kiel la Respubliko de Dahomeo, antaŭ ol iĝi la Populara Respubliko de Benino en 1975 kaj la Respubliko de Benino en 1990.

Le reĝlando Dahomeo en 1894 ĵus antaŭ la konkero fare de Francio (kun la limoj de la nuna Benino).

Le reĝlando de Dahomeo estis grava regiona potenco havanta organizatan hejman ekonomion, gravan internacian komercon kun la eŭropaj landoj, centralizitan administradon, impostan sistemon kaj organizitan gean armeon, kies feminina parto, la Amazonoj (aŭ agojié), estis permanenta.

La reĝaj palacoj de Abomey estas kultura mondheredaĵo de UNESKO.

Artoj[redakti | redakti fonton]

Zoomorfa reprezento de Behanzin kiel ŝarko.

La artistoj produktas laboraĵojn reprezantante scenojn de la vivo sub la formo de statuetoj, tapetoj kaj pentraĵoj.

La artoj de Dahomeo estis unikaj kaj apartaj de la afrikaj artaj tradicioj. Ili estis subtenitaj de la reĝo kaj sia familio, sekvis nereligiajn tradiciojn, estis kunmetitaj de diversaj materialoj kaj forte pruntis al la aliaj popoloj de la regiono. La artaj formoj inkluzivis la gravuradon de eburo kaj ligno, la ellaboraĵon de metaloj (kiel la arĝento, la fero kaj la kupro), la diligentajn vestojn kaj la reliefojn de argilo.

Le reĝo estis centrala en la artoj kaj pluraj el ili donis gravajn sumojn da mono al la artistoj, provokante la unikan krekigon, por la regiono, de nereligia arta tradicio en la reĝlando. La artistoj ne faras apartan klason.

La plejmulto de la laboraĵoj temas pri monarkio.

La reĝoj estis ofte priskribitaj laŭ grandaj zoomorfaj formoj, ĉiu similante al speciala besto.

Reĝoj de Dahomeo[redakti | redakti fonton]

  1. Gangnihessou 1600 - 1620
  2. Dakodonou, 1620-1645
  3. Aho Houegbadja, 1645-1685
  4. Houessou Akaba, 1685-1708
  5. Hangbè, 1708-1711 (reĝino)
  6. Agadja, 1711-1740
  7. Tegbessou, 1740-1774
  8. Kpengla, 1774-1789
  9. Agonglo, 1789-1797
  10. Adandozan, 1797-1818
  11. Ghézo, 1818-1858
  12. Glélé, 1858-1889
  13. Behanzin, 1889-1894
  14. Agoli-Agbo, 1894-1900

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Royaume de Dahomey en la franca Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dahomeo en la reta eldono 2020 de PIV, same en la papera eldono de 1970 (p. 163)