Arimaspoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arimaspoj
mita popolo • mita etno • monstrous peoples
helena mitologio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Arimaspoj estis fiktiva nacio en la helena mitologio. Ili havis ununuran okulon meze de la frunto, vivis en montaro, en la plej norda fino de la mondo kaj senĉese militis kun grifoj, de kiuj ili ŝteladis oron. Pri ili mencias Aristeas, malmulte konata poeto de la 7-a jarcento a.K. De li transprenis la informon Herodoto. Fido pri ekzisto de Arimaspoj konserviĝis ĝis la malfrua mezepoko. Moderna scienco klarigas tiun ĉi legendon per misprezento de informoj pri Skitoj kaj patrujon de Arimaspoj metas en Uralon aŭ en Altajon.

Helena amforo kun bildigo (de maldekstre) de satiro, grifo kaj Arimaspo

Fonto[redakti | redakti fonton]

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
http://cs.wikipedia.org/w/index.php?title=Arimaspové&oldid=7847769

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J.D.P. Bolton, 1962. Aristeas of Proconnesus (represita 1992).
  • T. Sulimirski, 1970. The Sarmatians (Thames & Hudson, 1970)