Arkimeda korpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, arkimeda korpo estas ordigita korpo kun la Arĥimeda eco. Ĝi estas nomita post la antikva greka matematikisto Arkimedo de Sirakuso.

En ordita korpo F oni povas difini la absolutan valoron de ero x en F en la kutima maniero kiel |x| = x por nenegativa x kaj |x| = -x por negativa x. Tiam, arkimeda korpo F estas korpo tia ke por ĉiu ne nula x en F ekzistas natura nombro n tia ke

La reelaj nombroj formas arkimedan korpon. Ĉiu arkimeda korpo estas izomorfia (kiel ordigita korpo) al subkorpo de la reelaj nombroj. Ĉiu plena arkimeda korpo estas izomorfia (kiel ordigita korpo) al la korpo de reelaj nombroj.

Arkimedaj korpoj estas gravaj en la aksioma konstruado de la reelaj nombroj.

Estas ankaŭ eblaj nearkimedaj korpoj kun infinitezimaj kaj malfinie grandaj eroj. Ekzemplo kiu povas esti konstruita uzante racionalajn funkciojn estas en artikolo Arĥimeda eco.