Arko de Hadriano (Ateno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arko de Hadriano)
Arko de Hadriano
triumfa arkoarkeologia loko
Bazaj datoj
Konstrustilo Romia arkitekturo vd
Estiĝo 131
Lando Grekio vd
Situo Municipo Ateno
Situo
Geografia situo 37° 58′ 13″ N, 23° 43′ 55″ O (mapo)37.97016723.732Koordinatoj: 37° 58′ 13″ N, 23° 43′ 55″ O (mapo)
Arko de Hadriano (Grekio)
Arko de Hadriano (Grekio)
DEC
Arko de Hadriano
Arko de Hadriano
Situo de Arko de Hadriano
Map
Arko de Hadriano
vdr
La Arko de Hadriano al sudoriento en Lisikrata strato.

La Arko de Hadriano (en greka: Αψίδα του Αδριανού Apsida tou Adrianou), plej ofte konata en greka kiel Hadriana Pordego (Πύλη του Αδριανού Pyli tou Adrianou), estas monumenta pordego simila – laŭ kelkaj aspektoj – al romiaj triumfaj arkoj. Ĝi enhavis antikvan vojon el la centro de Ateno, Grekio, al la komplekso de strukturoj en la orienta flanko de la urbo kiu inkludis la monumenton de la Templo de Olimpia Zeŭso. Oni proponis ke tiu arko estis konstruita por celebri la alvenon de la Romia Imperiestro Hadriano kaj por honorigi lin pro liaj multaj bonfaraĵoj al la urbo, je la okazo de la dediĉo de la najbara templaro en 131 aŭ 132 n.e. Ne certas kiu mendis la arkon, kvankam probable la civitanoj de Ateno aŭ de alia greka grupo estis responsa pro ties konstruado kaj desegno. Estis du surskriboj sur la arko, rigarde al malaj direktoj, nomigante kaj Tezeon kaj Hadrianon kiel la fondintoj de Ateno. Kvankam estas klare ke la surskriboj honoras Hadrianon, estas necerta ĉu ili referencas al la urbo kiel tuto aŭ al la urbo kiel du partoj: kaj nova kaj malnova. La dekomenca ideo, tamen, ke la arko markis la linion de la antikva urbomuro, kaj tiele la dividon inter la malnovaj kaj novaj areoj de la urbo, montriĝis falsa laŭ postaj elfosadoj. La arko situas je 325 m sudoriente de la Akropolo.