Arlingtona nacia tombejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 38° 52′ 37″ N 77° 04′ 15″ U / 38.876806 °N, 77.070795 °U / 38.876806; -77.070795 (mapo)

La Arlingtona nacia tombejo estas fama tombejo en Virginio (Usono), en departemento Arlington, apud riverbordo de Potomako, kontraxue al Vaŝingtono, federacia ĉefurbo. Ĝi estas pli ol 200-hektara, ĉ. Duonrobda areo kun centra konstruaĵo de nobeldomo (kurio) de George Washington Parke Custis, adoptita filo de George Washington kaj konstruita sur ties bieno en 1802. La konstruaĵo estis verkita onidire laŭ ekzemplo de la atena Thesein. Ties ok karakterizaj blankaj kolonoj de la vestiblo estas videbla eĉ de trans la rivero. La kurio nuntempe funkcias kiel memordomo de Robert E. Lee sub nomo Arlington House.

Post kiam Lee – kiu edzinigis en tiu domo Mary Randolph Custis-on en 1831 – forlasis Arlington (22-an de aprilo de 1861), por transpreni la ĉefkomandejon de la Konfederaciaj taĉmentoj dum la usona interna milito, la nordanoj okupis la bienon kaj establis en la kontruaĵo ĉefkomandejon, sur la bieno armean bivakon. Arlington iĝis soldata tombejo en 1864 je ordeno de la milita ministro. Post plurjara proceso, la ĝenerala heredanto de la bieno, George Washington Custis Lee atingis, ke la Supera Kortumo juĝis la registaron malobservanto de la posedrajto. Li finfine vendis sian posedrajton en 1883 al Usono je usona dolaro de 150.000.

Oni entombigis tie unuafoje la 13-an de majo 1864 konfederacia militkaptito, kiu mortis en loka hospitalo.

Post tiam oni entombigis multajn heroajn mortintojn de Usono, oni reentombigis kelkajn oficirojn de la sendependiĝa milito (ekz. la hungaran Sándor Asbóth-on. Oni entombigis tie multajn armeajn gvidantojn kaj kelkajn elstarajn civitanojn kiel generalon John J. Pershing, admiralon Richard E. Byrd, generalojn William Howard Taft, Robert E. Peary, Jonathan Wainwright kaj George C. Marshall, majorojn Robert Todd Lincoln, Pierre-Charles L'Enfant; William Jennings Bryan-on, John F. Kennedy-n kaj Robert F. Kennedy-n.

La tombo de la nekonata soldato estis originale memoraĵo por léa mortintoj de la unua mondmilito, sed oni rigardas ĝin ankaŭ kiel memoraĵon por la aliaj militoj. La respublika armeo konstruis proksime al tio la amfiteatron Memorial por festejoj de Memorial Day (respublika memortago) kaj oni inaŭguris la 15-an de majo 1920. Ĝi estas sen tegmenta, amfiteatossimila konstruaĵo el blanka marmoro kaj formanta la atenan Dionusos-templon aŭ la francian romepokan Orange-teatron.

La Kampo de la mortintoj (Fields of the Dead) entenas pli ol 163.000, simplajn tomboŝtonojn. Ĝi formas ordigon, akceptitan en 1872 por ĉiu nacia tombejo.

La milita memoraĵo de la Usona Marsoldato (Marine Corps War Memorial) portanta flagon ĉe Iwo Jima, troviĝas apud la tombejo.


Sepultitoj

Eksteraj ligiloj