John F. Kennedy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el John Fitzgerald Kennedy)
Saltu al: navigado, serĉo
John Fitzgerald Kennedy
John F. Kennedy

En funkcio:
20-a de januaro 1961 – 22-a de novembro 1963
Antaŭulo Dwight Eisenhower
Sekvanto Lyndon B. Johnson
En funkcio:
3-a de januaro 1953 – 22-a de decembro 1960
Antaŭulo Henry Cabot Lodge
Sekvanto Benjamin Smith
En funkcio:
3-a de januaro 1947 – 3-a de januaro 1953
Antaŭulo James Curley
Sekvanto Thomas P. O'Neill

Naskiĝo 29-an de majo 1917 (1917-05-29)
en Brookline, Massachusetts Flag of Massachusetts.svg
Flago de Usono Usono
Morto 22-an de novembro 1963 (1963-11-22) (46-jara)
en Dallas, Teksaso Flag of Texas.svg, Usono
Nacieco usonano
Politika partio Demokrato
Edz(in)o Jacqueline Kennedy Onassis
Rilatoj Marilyn Monroe
Infanoj Caroline (* 1957)
John Fitzgerald (1960-1999)
Alma mater Universitato Harvard
Okupo politikisto, juristo
Religio romkatolika
Subskribo
John F. Kennedy, subskribo
Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy
v  d  r
Information icon.svg

John Fitzgerald KENNEDY [ĝon ficĝerald KENedi] (aŭ mallonge: JFK; naskiĝis la 29-an majo 1917 en Brookline, Masaĉuseco; mortis la 22-an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.

Li estis filo de irlandanida loka politikisto Joseph Kennedy kaj Rose Fitzgerald. Dum la dua mondmilito, li estis vundita en Pacifiko sur barko PT 109. Lia heroeco logis balotilojn sed, dum lia resta vivo, lia lumbo doloregis. Li estis operaciita kaj bezonis apogan zonon kaj medikamentojn.

John estas la plej fama el la irlandanida usona familio Kennedy. Li estis juna, bonaspekta, kaj populara prezidento. Li havis tri gefilojn kun Jacqueline Bouvier (edzina familinomo, Kennedy). Malgraŭ lia familia aspekto, li ekstergeedzece amindumis virinojn kiel Marilyn Monroe. Li estas la nura rom-katolika prezidento de Usono.

Kennedy estis mortpafita, dum li kaj lia edzino veturis en aŭtokavalkado dum politika kampanjo. Oficiale Lee Harvey Oswald lin murdis, sed konspiraj teorioj pri lia morto estas daŭra parto de usona populara kulturo. Oni decidis en 2004 ciferecigi magnetofonan registraĵon, kiu enhavas la sonon dum la murdo, celante analizi, ĉu vere pafis oni 3-foje (el biblioteko) aŭ ekzistis iu 4-a pafo el la proksima monteto.

Dum lia administrado (1961-1963) okazis:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]