Arnfinn Jensson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arnfinn JENSSON (naskiĝis 1914 - mortis la 29-an de decembro 1986) estis elstara norvega esperantisto.

Profesia ĵurnalisto, li gvidis la gazetaran servon de Norvega Esperantista Ligo 1935-1947; en tiu periodo li ankaŭ plenumis postenojn de ĝenerala sekretario (1935-1937) kaj vicprezidanto (1938-1947). Estis li, kiu ellaboris la nunan administran sistemon de NEL. En 1945 li iniciatis la fondon de Eldonejo Esperanto A/S, kaj dum iom da tempo redaktis Norvega Esperantisto. Lastatempe li ne multe aktivis en la movado, sed restis fidinda fonto de scioj kaj konsiloj.