Arnsberg-lernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geschwister-Scholl-Schule, Arnstadt

La Arnsberg-lernejo (germane: Arnsbergschule) estas unu el multaj lernejoj en Arnstadt. Hodiaŭ la fortimpresa domo gastigas la elementan lernejon Geschwister-Scholl-Schule.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 1907-a jaro estis instigoj krnstrui trian Burĝan lernejon por knaboj kaj knabinoj. Ĉe la elekto de bona loko oni konsultis la arkitekton Franz Thyriot el Frankfurt am Main kiu jam planis la liceo Höhere Mädchenbürgerschule ĉe Linden-aleo nr 11. Li proponis lokon ĉe la monteto Arnsberg (sur kies pinto troviĝas la Akvoturo de Arnstadt). La urba konsilantaro aprobis la proponon en 1908. Alia favorigilo estis la fakto ke la kvartalo ĉirkaŭ la stacidomo de Arnstadt la lastpasintajn jarojn ege grandiĝis. Inter pli ol 280 konkurantoj gajnis la arkitektoj Schilling kaj Gräbener el Dresdeno kaj la unua tranĉo per la ŝpato okazis en la 30.11.1909. Pri la terenlaboroj responsis Ottomar Greßler; li multajn aliajn aferojn konstruis en Arnstadt, i.a. la sinagogon. En februaro 1910 la masonistoj komencis la laboron ĉe la ĉefa konstruaĵo, ĉe la sporthalo en aprilo 1910. Aliaj firmaoj kiuj komisiitis estis Paul Gockenback (ferbetonaĵoj) kaj Heinrich Boll & Sohn (tegmentistoj).

En la kelo oni gastigis porhejmmastrinan lernejon. La kostoj de la tuto estas de 300.000 markoj kaj inaŭguro pasis sub urbestro Harald Bielfeld en la 24.4.1911 kun festeno en la apudstacidoma hotelo. Instruado komenciĝis en la 25.4.1911 kun 14 klasoj, 604 lernantoj kaj 15 instruistoj. La porknabina sekcio pligrandigitis jam en 1913 pro la ekgastigo de la Plukleriga lernejo (Fortbildungsschule). Ekde 1914 la Liberaj Gimnastikuloj uzis la sporthalon. Inter 1940-45 la lernejo estis lazareto. Post ties nuligo fare de usonaj trupoj loĝis kelkajn monatojn sovetaj soldatoj en la lernejo. En oktobro 1945 rekomenciĝis la lernaja funkciado. En 1946 la nomo ŝanĝiĝis en Geschwister-Scholl-Oberschule (POS II), ekde 1990 en Grundschule I kaj en 2001 en Geschwister-Scholl-Schule. Inter 2012-14 estis profundaj restaŭradlaboroj.

Priskribo arkitektura[redakti | redakti fonton]

La domo estas imponega el brikoj kun terranova-surkalkaĵoj kaj havas du alojn, maldekstran por knaboj kaj dekstraj por knabinoj, krome sporthalon kun belega plafono laŭ la desegnoj de la dresdena pentristo Berks kaj liberaerajn ŝtuparojn je ambaŭ flankoj por subigi la deklivon de la monteto Arnsberg. La ĉefa fasado de la tegmento ornamitis de figuraj aĵoj de profesoro Groß (infanfiguroj reprezentantaj la kvar sezonojn) kaj super la portaloj videblas ŝtonaj geknaboj ludantaj kaj lernantaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 188

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]