Aromatoj
Aromatoj (aromataj kombinaĵoj) estas klaso de kemiaj kombinaĵoj en la organika kemio. Ili karakteriziĝas per speciaj liga strukturo. La vorto "Aromato" ne necese aludas al aparta aromo de la substancoj, sed estas historie kaŭzata.
Aromataj kombinaĵoj enhavas cirklan ĉenon, kiel ekzemple en la benzena molekulo. Ili diferenciĝas en kemiaj kaj fizikaj ecoj de la ceteraj organikaj kombinaĵoj, la alifatoj.