Arthalo Budapeŝto
Arthalo Budapeŝto | |||
---|---|---|---|
arta muzeo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Budapeŝto | ||
Adreso | piazza degli Eroi | ||
Arkitekto(j) | Albert Schickedanz vd | ||
Estiĝo | 1896 | ||
Koordinatoj | 47° 30′ 50″ N, 19° 4′ 43″ O (mapo)47.51402219.078678Koordinatoj: 47° 30′ 50″ N, 19° 4′ 43″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.mucsarnok.hu/ | ||
La Arthalo Budapeŝto (hungare Műcsarnok Budapest) estas ekspoziciejo ĉe la Heroa Placo (Hősök tere) en Budapeŝto, Hungario. Ĝi uzas ankaŭ la germanan nomon Kunsthalle. Antaŭ la malfermo la malnova "arthalo" funkciis en alia loko.
La Arthalo estis malfermita en decembro 1895; la planojn por ĝia konstruado verkis Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. La konstrustilo uzas elementojn de diversaj stildirektoj, sed ne de la tiam ekestanta secesia stilo. Lajos Deák-Ébner pentradis la murpentraĵojn.
Kontraŭe situas (tra la placo) Belarta Muzeo (Budapeŝto). Al la halo ne apartenas propra kolektaĵo de artaj verkoj, ĝi servas al ŝanĝiĝantaj ekspozicioj.
Menciindas, ke en 1989 en ŝtuparoj de la Arthalo okazis ceremonio pri reentombiĝo de martiroj de Hungara revolucio de 1956.
En la 2010-aj jaroj direktoro de la Arthalo estas György Szegő (arkitekto).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Budapest Műcsarnok – Kunsthalle (retejo de la Arthalo) (HTML). Alirita 2014-10-25.